Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Valoro de dezajno: Ĉinio en farado
2020-11-26

La Dezajna Societo de Shenzhen, kunlabore kun la brita Muzeo Victoria kaj Alberto, aranĝis ekspozicion por montri la atingojn kaj evoluon de dezajno en Ĉinio. La ekspozicio okazas en la Centro pri Kulturo kaj Artoj Marmondo, en Shenzhen. Jen kelkaj interesaj eksponaĵoj troveblaj tie:



La ĉinlingva emblemo de Koka-kolao estis modifita en 2003 kun la celo igi ĝin pli simila al la originala anglalingva emblemo. Ĝi sukcese kunigas ĉinajn trajtojn kun internacia stilo kaj ricevis laŭdojn de tutmondaj dezajnistoj.



Homaj haroj kovritaj de rezino similas al testudaj karapasoj kaj elvokas art-deco-stilajn luksajn objektojn produktitajn en Ŝanhajo en la 1930-aj jaroj.



La Saĝa Masko U+ estas novstila masko kiu uzas 17g ventumilo por cirkuligi aeron kaj forigi humidecon kaj karbondioksidon. Ĝi faciligas spiradon kaj evitas nebuligon de okulvitraj lensoj.



Tiu ĉi poŝtelefono de 2008 estis dezajnita por maljunuloj. Pro tio ĝi havas grandajn butonojn kaj ciferojn, laŭtajn parolilojn kaj bateriojn kapablajn daŭri je 14 tagoj. Ĝi ankaŭ havis specialan helpbutonon por aŭtomata helpopeto kaze de urĝaĵoj.



Tiu ĉi estas la monde unua manprotezo kun artefarita inteligenteco (AI). Per kombino de Cerb-Maŝina Interfaco kaj AI, ĝi ebligas pli grandan kontrolon pri la movoj kaj sendependan kontrolon de la fingroj, por ke oni kapablu fari kompleksajn taskojn, kiel ekzemple ludi pianon. La revuo Time elektis ĝin unu el la plej bonaj inventaĵoj de 2019.



Tiu ĉi horloĝo estis uzata de la astronaŭtoj Zhai Zhigang, Liu Boming kaj Jing Haipeng en misioj ekster la spacoŝipo. Ĝi rezistas al kolizioj, pura oksigeno, premego, radiado kaj magnetaj kampoj, kaj estas facile vestebla kaj uzebla.



La arkitektura Firmao Jiakun disvolvis tiun "renaskitan brikon" el restaĵoj de detruita domo por helpi ĝian rekonstruadon. Tiu tekniko, kreita post la tertremo en Wenchuan en 2008, estas ne nur mediamika, sed ankaŭ kontribuas por spirita kaj emocia resaniĝo de viktimoj de katastrofo.



Tiu ĉi lampo kaptas energion el la suno kaj estis dezajnita por familioj vivantaj en areoj de Afriko kie mankas elektroprovizado. Ĝia tenilo povas esti kunligita al akvobotelo por malaltigi transportkoston kaj faciligi ĝian distribuadon tra foraj lokoj.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio