Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Sondilo Chang'e-5 faris orbitan korekton
2020-11-25


Je la 22a horo kaj ses minutoj de la 24a de novembro laŭ la pekina tempo, la sondilo Chang'e-5 plenumis la unuan orbitan korekton kiam ĝia motoro 3000N funkciis por ĉirkaŭ du sekundoj, kaj post tio ĝi daŭrigis sian vojaĝon al la Luno.


Pro diversaj faktoroj la sondilo eble devias de la orbito dum flugado. Oni devas mezuri la diferencon inter la reala flugorbito kaj la teoria trajektorio por certigi, ke la sondilo flugu en taŭga orbito.


Antaŭ la unua orbita korekto, sistemoj de la sondilo bone funkciis, kaj ĝi jam orbite flugis ĉirkaŭ 17 horojn kaj estis je 160 mil kilometroj for de la Tero.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio