Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Malpermesita Urbo surpapera
2020-11-25


Ĉe la 600-jara jubileo de finkonstruado de la Malpermesita Urbo, la Eldonejo de Imperiestra Palaco eldonis Kompleton de 12 Kalendaroj de Malpermesita Urbo, kiuj konsistas el fotoj de pli ol 4 300 antikvaj objektoj, por diskonigi la kulturon de la Malpermesita Urbo.


La Muzeo de la Imperiestra Palaco kompilis kaj eldonis Kalendaron de Malpermesita Urbo en la sinsekvaj kvin jaroj de 1933 ĝis 1937. Ili estis tre popularaj, tamen pro milita ĥaoso ĉesis la eldonado. En 2009 la eldonejo denove eldonis la kalendaron surbaze de blukopio de la versio kreita en 1937. Ĝis 2020 la eldonejo jam eldonis 12 kalendarojn.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio