Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Shenzhen, kvar jardekoj post Reformado kaj Pordmalfermo de Ĉinio
2020-11-23

Antaŭ du jaroj Ĉinio festis la 40-jariĝon de Reformado kaj Pordmalfermo. La urbo Shenzhen, en la provinco Guangdong, estis fondita por esti la unua provejo de tiu nova politiko. Tempo pasis kaj la urbo fariĝis montrofenestro de la nova Ĉinio: ĝi kunligas ekonomian disvolviĝon kun mediprotektado kaj bunta kultura vivo.

 

DSC_0423.jpg

Enirhalo de Ekspoziciejo pri Reformado kaj Pordmalfermo


Plena de ĉielskrapantoj, Shenzhen estas hejmloko de multaj el la plej grandaj firmaoj de la lando kaj kreskis per migrado de laboristoj el tuta Ĉinio, kiuj siavice kontribuis por doni al la urbo tiun apartan etoson kiun ĝi havas: malferma kaj plena de diverseco.

 

Por rakonti la historion de Shenzhen kaj Reformado kaj Pordmalfermo, estis inaŭgurita Ekspozicio pri Reformado kaj Pordmalfermo, kun multaj fotoj kaj eksponaĵoj, sed sendube la ĉefa eksponaĵo de tiu ekspoziciejo estas la urbo kiu ĝin ĉirkaŭas: ĝi estas vivanta pruvo de la sukceso de Reformado kaj Pordmalfermo. La okulforma enirejo de la konstruaĵo invitas homojn rigardi ne nur la historion konservatan interne, sed ankaŭ la modernajn ĉielskrapantojn spegulitajn de la muroj de la ekspoziciejo.

 

DSC_0433.jpg

Komparo inter Hongkongo (maldekstre) kaj Guangdong (dekstre) antaŭ Reformado kaj Pordmalfermo


Aparte kaptis mian atenton du detaloj de la ekspozicio. La unua estas la ofta komparado kun la najbara Hongkongo. La dua estas la uzo de Koka-kolao kiel metaforo por disvolviĝo dum la tuta ekspozicio.

 

La komparo kun Hongkongo estas tre simpla: en Hongkongo, tiam sub brita regado, estis multaj bazaroj kun diverseco de varoj, kaj homoj iras surstrate por aĉetumi, dum en Guangdong-provinco komerco estis malvigla kaj la stratoj malplenaj. Ĉiĉerono klarigis, ke tiam homoj komencis fuĝi al Hongkongo pro la kredo, ke tie vivo estas pli bona. Ĉinaj aŭtoritatoj atentis pri tio kaj rezonis: la celo de socialismo estas liveri pli bonan vivon al homoj, se vivo estas pli oportuna en kapitalismo, reformo en la ĉina modelo de socialismo estas necesa.


Parenteze, antaŭ kelkaj jaroj en Berlino mi vidis plurajn krucojn apud rivero, sen klarigo pri kion ili reprezentas. Mi ilin fotis kaj publikigis en Facebook, sekve pridemandis germanajn esperantistojn, kiuj klarigis al mi, ke antaŭ la reunuiĝo de la lando, homoj kiuj klopodis por fuĝi al Okcidenta Berlino trans tiu rivero estis mortpafitaj de soldatoj de Orienta Germanio. Per tiuj pafoj la registaro de Orienta Germanio klopodis por timigi homojn, por ke ili ne provu transiri la limon. Jen grava diferenco inter la ĉina pensmaniero kaj tiu de okcidentanoj: ĉinoj estas pragmatoj, kiuj akceptas la faktojn kaj adaptas la teorion al ili, dum en okcidentaj landoj homoj tendencas tiom blinde sekvi ideologiojn, ke ili, finfine, anstataŭ adaptiĝi al la faktoj preferas serĉi pretekston por senkulpiĝi. Akcepti la faktojn kaj teni la respondecon estas grava leciono de Ĉinio al la mondo.



DSC_0441.jpg

Diverseco de varoj en shenzhen-a vendejo post Reformado kaj Pordmalfermo

 

Koka-kolao estas facile rimarkebla en la eksponaĵoj kiuj celas reprodukti tiaman Hongkongon. Post Reformado kaj Pordmalfermo, tiu trinkaĵo estas ankaŭ videbla sur stratoj kaj vendejaj bretoj de la moderna Shenzhen: la reformo alportis Kolaon al la ĉina popolo.

  

Sed ne nur Kolao alvenis al Shenzhen kune kun Reformado kaj Pordmalfermo, sed ankaŭ disvolviĝo. Alilandaj firmaoj estigis partnerecojn kun lokaj kompanioj por fabriki siajn produktojn en Ĉinio, sed iom post iom ĉinaj firmaoj komencis disvolvi siajn proprajn produktojn kaj fariĝi konkurencivaj en internacia merkato. Kaj Shenzhen fariĝis urbo de novigo, kiu eksportas varojn kaj teknikojn al la tuta mondo. Kaj tiel finiĝas la ekspozicio, per montrado de robotoj kaj alt-teknikaj maŝinoj disvolviĝintaj en Shenzhen.



DSC_0624.jpg

Prezentisto montras flugroboton al vizitantoj en la sidejo de DJI, unu el la multaj alt-teknikaj firmaoj de Shenzhen.


Laŭ mi, tamen, tio ne estas la vera fino de la ekspozicio, ĉar ĝi daŭras ekster la ekspoziciejo: en la modernaj konstruaĵoj de Shenzhen, sidejoj de alt-teknikaj firmaoj, homoj kreas la estontecon.





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio