Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉiuj Ni Amegas Usonon: koncerta albumo de LPG
2020-11-23


Kuneldonita de Vinilkosmo kaj Esperanto-USA, Ĉiuj Ni Amegas Usonon estas registrita vive en 2018 dum la unua koncerto de La Perdita Generacio (LPG) en Usono, kaj ĝi estas interesa pro la etoso, kun publiko kaj interludoj. Tiam ili unuafoje koncertis kun drumisto, Måns Palmstierna Burenius, kaj mankis Karin Nordström sur la scenejo. Pro tiu aro da kialoj, la muziko sonas malsame al la versioj registritaj en pasintaj albumoj.


Mi aŭskultis tiun ĉi bitalbumon per kapaŭskultiloj dum vojaĝo, kaj ĝi sonis iom stranga, sed kiam mi sidiĝis por verki tiun ĉi recenzon kaj lasis la muzikon flui tra la tuta ĉambro, ĝi estis multe pli plaĉa al miaj oreloj.


Albumoj registritaj vive dum koncerto delonge allogas homojn en nia epoko, sed en Esperantujo ili ankoraŭ malabundas. Pro tio Ĉiuj Ni Amegas Usonon povas fariĝi konata en estonteco kiel albumo kiu lanĉis novan tendencon en Esperanta Muziko, sed tion nur la tempo povas konfirmi.


La koncerto estis ja bonega, la muzikistoj ŝajnas iom nervozaj komence de la koncerto, sed rapide kreiĝis bonega etoso inter muzikistoj kaj la publiko, kiu eterniĝas per tiu ĉi albumo.


Krom konataj kantoj kiel La Kosma Aventuro, Ĉu Timigas la Ombro kaj Malantaŭen, la albumo ankaŭ prezentas kantojn netroveblajn en pasintaj albumoj de LPG: Senlime estas tre bela kaj trankvila; Melodi Din estas Esperanta versio de Melody Dean, tradukita de Tim Morley; Bela Luno havas melankolian melodion kaj en ĝi aparte elstaras la bela voĉo de Anna Burenius, Lernu invitas homojn lerni Esperanton per gaja melodio kaj mojosa teksto plena de elementoj de Esperanta kulturo; Sonĝa Ĝardeno estas bela dueto inter Anna kaj Tomio; kaj Ĉe Pumo-Roko, kromtrako registrita en Svedio en 2019, fermas la albumon. Ankaŭ estas la interludoj, kiuj permesas al aŭskultantoj pli bone koni la muzikistojn kaj interesajn rakontojn de ili. La mojosa kovrilfoto farita de Andrew Smith ankaŭ kontribuas por igi tiun ĉi albumon memorinda.


Finfine ne ĉiuj ni amegas Usonon, sed ĉiuj ni amegas LPG-n!


En la retejo de Vinilkosmo eblas senpage aŭskulti pecetojn de la kantoj kaj aĉeti ilin unuope aŭ la tutan albumon (23 trakoj kontraŭ nur 10 eŭroj): https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/la-perdita-generacio-117/5-%C4%89iuj-ni-amegas-usonon.html


Abonantoj de Vinilkosmo Abonklubo povas aŭskulti ĝin senpage per elsendfluo: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/vinilkosmo-abonklubo.html


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio