Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Putin alte taksas ĉinajn atingojn en la batalo kontraǔ KOVIM-19
2020-11-23

La 17-an de novembro okazis la 12-a Pintkunveno de BRICS-landoj (Brazilo, Rusio, Barato, Ĉinio kaj Sud-Afriko) per videokonferenco. En la kunveno rusa prezidento Putin diris, ke Ĉinio pruvis al la mondo, ke la nova koronviruso estas regebla, kaj Ĉinio starigis bonan modelon por aliaj landoj ĉiflanke.


Pitin diris: "Kiel ĉiuj scias, ke Ĉinio estas la lando kiu la unua alfrontis la minacon de la pandemio de KOVIM-19, kaj la lando pruvis al la mondo ke la viruso estas regebla. Mi volas emfazi, ke Ĉinio starigis bonan modelon por aliaj landoj, kio estas nedubebla."


La 18-an de novembro, Zhao Lijian, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, diris, ke Ĉinio dankas la pozitivan takson de prezidento Putin. Post ekapero de la epidemio en Wuhan, la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, gvidata de Xi Jinping, gvidas ĉinan popolon akiri grandan rezulton en la batalo kontraǔ KOVIM-19. Dum la batalado, Ĉinio kaj Rusio man-en-mane kunagas, helpas unu la alian, interŝanĝas siajn spertojn, kune agas kontraǔ la "politika viruso" kaj starigis modelon pri internacia kunlaboro. Zhao diris ankaŭ: "Ĉinio volas kune kun la internacia komunumo, inkluzive de Rusio, kunagi por venki malfacilaĵojn, kaj per siaj agoj kontribui al tutmonda kunlaboro kontraǔ KOVIM-19 kaj al konstruado de la homara komunumo de higieno kaj sano."


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio