Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Nova mutacio de koronviruso disiĝas tra la mondo
2020-11-23

"Pli efika por infekti la ĉelojn de la homa spir-sistemo", kapabla "disiĝi signife pli rapide" kaj "multobliĝas in vitro ĉirkaŭ 10-foje pli rapide". Jen la eco de la nova mutacio D614G de nova Koronviruso (SARS-CoV-2) laŭ la plej nova studo dediĉita al ĝi de la scienca revuo Science, subskribita de unu el la plej famaj virusologoj en la mondo, Ralph Baric, de Nord-Karolina Universitato, kiu studas koronvirusojn jam de tridek jaroj.


coronavirus-transmissao.jpg


"Pacientoj infektitaj de la varianto D614G havas pli altan nombron da virusoj en la supra spira vojo kompare kun la originala varianto, sed ne pli fortajn simptomojn." Fakte, la mutacio laŭ Baric estas pli vundebla al antikorpoj. Kaj, antaŭvideble, ankaŭ al estontaj vakcinoj.


En Wuhan, tiu mutacio ne ekzistis. En februaro ĝi aperis en Italio kaj estis la ĉefrolulo de la unua ondo. Studo de la usona nacia laboratorio de Los Alamos meze de la jaro sekvis ĝian progreson: en norda Italio, en marto, ĝi forigis la aliajn variantojn, kiuj daŭre okupis la centran kaj sudan regionojn de la lando. En tiu monato, la mutacio ekregis Eŭropon kaj komencis disvastiĝi al Usono. Inter marto kaj aprilo ĝi estis registrita en ĉirkaŭ duono de la mondaj specimenoj. Hodiaŭ ĝi estas 99,9% ĉie.


La studo de Baric per hamstroj montris, kiel tiu varianto de la viruso kapablas disvastiĝi pli rapide "per gutetoj kaj aerosoloj". Kaj eble la tutmonda akcelo de la pandemio rilatas al ĝi.


Nur en oktobro, kiam D614G forigis la aliajn variantojn de la viruso, oni registris kvaronon de la infektoj ekde la ekapero de la nova koronviruso, kun 10 milionoj da infektitoj en tri semajnoj. En novembro, ni alfrontis ĉiutagan pliiĝon de pli ol duonmiliono da kazoj. Francio, Italio kaj eĉ Germanio registris ripetajn infektojn, malgraŭ retenaj rimedoj. Usono trarompis la limon de 100.000 pacientoj testitaj pozitive por nova koronviruso ĉiutage.


Neniu lando estis vere preta por tiom forta dua ondo. Kaj eble anstataŭigo de unu el la 30.000 bazoj en la genaro de koronviruso povas esti inter la kaŭzoj. Ĉe hamstroj kontaktitaj kun la mutacia viruso, la infekto disvastiĝis, ene de du tagoj, al ses el ok bestoj, kaj al ĉiuj ok post kvar tagoj.


Kaze de la originala viruso, kiu kaŭzis epidemion en Wuhan, neniu besto estis infektita post du tagoj, sed ĉiuj estis infektitaj post kvar tagoj. "Aerosola transdono ankaŭ pli efikas en la mutacia versio", tion aldonas alia aŭtoro de la studo, Yoshihiro Kawaoka, de la Universitato de Viskonsino.


La variaĵo, klarigas Baric kun kolegoj de la viskonsina universitato, donas al la spiko, la pinto de la koronvirusa krono, formon iomete malsaman. Unu el la pikaj klapoj de D614G estas iom pli malfermita kompare kun la originala versio. Ĉi tio, pro kialoj rilataj al la biologio de la viruso, permesas ĝin pli facile penetri homajn ĉelojn. Sed aliflanke ĝi igas la viruson pli vundebla de niaj antikorpoj.


Ĉu malpli mortiga?


Alia studo publikigita en la revuo Nature ĝis nun ne asertas, ke la mutacia viruso estas malpli agresema. Sed ĉi tio estas hipotezo, kiun la esploristoj konsideras kredinda. La mortoprocento pro Sars-Cov-2 nun estas ĉirkaŭ 1%: dekoble pli alta ol tiu de ordinara gripo, sed dekoble malpli alta ol tiu de la unua SARSo.


"La viruso ne volas mortigi sian gastiganton, sed adaptiĝi al ĝi," klarigas Massimo Ciccozzi, estro de la medicina kaj epidemiologia statistika laboratorio ĉe la Biomedicina Kampuso en Romo.


"Laŭ tempopaso, evoluo igos la viruson malpli agresema kaj mildigos simptomojn de la malsano. Ni ne scias, ĉu ĉi tiu procezo jam komenciĝis, sed ni studas ĝin, ekzemple, esplorante ĉu sensimptomaj homoj gastigas virusojn kun specifaj genetikaj trajtoj."


Fonto: La Reppublica

Esperantigis Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio