Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
"Magia urbo" Chongqing: neneglektindaj vidindaĵoj jene prezentitaj
2020-11-20

1126751038_16056035616631n.jpg


Ĉinaj retumantoj nomas la urbon Chongqing, sudokcidenta Ĉinio, "kvardimensia magia urbo". Ĉar multaj montoj ekzistas en la urbocentro, multaj konstruaĵoj estas starigitaj ĉe montoj, kaj tiel formiĝis kompleksa aspekto de la urbo. Ankaǔ pro tio, ĝia trafiko estas konata pro "bunteco": ofte vidiĝas en sama sceno aǔto, fervojo, telfero kaj ŝipo, tio estas "magia" por urbanoj kiuj loĝas en ebenaj regionoj.


1126751038_16056035616481n.jpg


En la loĝdomo Baixiangju de Yuzhong-distrikto de Chongqing, videblas telfera kajuto, kaj tio allogas turistojn sin foti ĉe la fenestroj.


1126745723_16055089959091n.jpg


La turismejo Hongyadong situas ĉe la kunfluejo de Jangzio kaj Jialing-rivero, kaj ĝi estas unu el la signalecaj konstruaĵoj de Chongqing kun speciala karaktero. Tie, stratoj etendiĝas sur subtegmentoj kaj ĉe teretaĝoj, kaj parkejoj sin kaŝas subetaĝe. Retumantoj nomas ĝin "urba geologia tavolo". 


1126745723_16055096284381n.jpg


Unu el la plej konataj vidindejoj de Chongqing estas la trakonstruaĵa metrostacio ĉe Liziba. En 2004 pro la ekfunkcio de metrolinio 2, iama nekonata Liziba fariĝis unu el la stacioj. En lastaj jaroj, pro furoro pri videaĵoj, la trakonstruaĵa metrostacio aperis en diversaj retejoj, kaj la loko nun estas vidindejo.


1126745723_16055105326061n.jpg


Huangjuewan-kruciĝponto de Nan'an-distrikto havas 5 nivelojn kun 15 ramploj por 8 direktoj.


1126745723_16055171530261n.jpg


Sujiaba-kruciĝponto situas en Nan'an-distrikto, kaj ĝi similas ondfervojon en amuzparko.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio