Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Statuo de ĉeval-kapo eksponota en Malnova Somera Palaco
2020-11-20


La bronza statuo de ĉevalkapo, perdita antaŭ pli ol cent jaroj, revenos al sia hejmo Yuanmingyuan, vaste konata kiel la Malnova Somera Palaco, en ĉi tiu jaro.


La statuo, kiu estis rabita kaj vagadis en pli ol cent jaroj eksterlande, estis aĉetita de makaa entreprenisto Stanley Ho Hung-sun en 2007 kaj publike eksponata en Makao por multaj jaroj. La 13an de novembro pasintjare en la Nacia Muzeo de Ĉinio, la statuo estis oficiale donacita al la Nacia Administracio de Kulturaj Heredaĵoj de Ĉinio. Ĉi-jare la statuo revenos al la Malnova Somera Palaco kaj estos eksponata en Zhengjue-templo de la palaco.


La bronza statuo estas unu el la ĉefaj pecoj de 12 fontanoj kun kapoj de ĉin-zodiakaj bestoj en la Malnova Somera Palaco konstruita en Qing-dinastio (1616-1911). En 1860 la Trupoj de Angla-Franca Alianco invadis Pekinon. Ili bruligis la Malnovan Someran Palacon kaj rabis la bronzan statuon de ĉeval-kapo kaj aliajn 11 bronzajn statuojn de bestaj kapoj.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat






(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio