Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La nova koronviruso eble ekaperis en Italio septembre de 2019
2020-11-20

Sciencistoj de Itala Nacia Kancera Instituto en Milano publikigis artikolon en la gazeto Tumori Journal, kiu prezentas, ke la nova koronviruso ekpropagiĝis en Italio en septembro 2019, multe pli frue ol la ekapero de KOVIM-19 en Wuhan de Ĉinio, kaj ankaǔ pli frue je 5 monatoj ol la konfirmiĝo de la unua kazo de KOVIM-19 en Italio (la 21-an de februaro).


La sciencistoj analizis sangajn specimenojn de 959 sanaj volontuloj kolektitajn inter septembro 2019 kaj marto 2020. Inter la volontuloj, 111 (11.6%) havis antikorpojn de la nova koronviruso en sango antaǔ ĉijara februaro. En la unua semajno de ĉijara februaro pli ol 30% de ili havis pozitivan testrezulton. Kaj, 4 el la antikorpaj specimenoj estas kolektitaj en la unua semajno de oktobro 2019, kio signifas, ke tiuj personoj estis infektitaj de la nova koronviruso en septembro 2019.


La sciencistoj konstatis, ke antaǔ la konfirmiĝo de la unua kazo en Italio, la koronviruso jam estis propagiĝanta dum kelkaj monatoj en la lando. La trovo de antikorpoj en sensimptomaj infektitoj antaǔ la eksplodo de la pandemio en Italio eble "reskribos la historion de KOVIM-19".


Tio ne estas la unua esplora rezulto, kiu malkovris, ke la nova koronviruso propagiĝis en aliaj landoj kaj regionoj antaǔ la epidemio en Wuhan. Ekzemple, usona amaskomunikilo CNN raportis en la 6-a de majo, ke la Genetika Instituto sub la Kolegio de Londona Universitato elprenis la novan koronviruson el tutmonde 7 600 infektitoj, faris genan analizon kaj ricevis la rezulton, ke la pandemio de KOVIM-19 eble komenciĝis inter la 6-a de oktobro kaj la 11-a de decembro 2019.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio