Fotoekspozicio pri Ŝanhajo okazas en interreto |
2020-11-20 |
Okazas en interreto la virtuala fotoekspozicio “Ŝanhajo, Urbo de Mirakloj”, kun entute 149 fotoj en virtuala eksponejo kiun oni povas senpage viziti. Por moviĝi tra la virtuala eksponejo, vizitanto povas uzi tuŝekranon de poŝtelefono aŭ tabulkomputilo, muson de komputilo aŭ aparatojn pri Virtuala Realo (VR). Ĉiun foton akompanas priskribo en la lingvoj ĉina kaj angla. Jen kelkaj fotoj eksponataj tie: Lanterna Festo ĉe Yu-Ĝardeno (Fotis Shen Minjue) Arbarparko Haiwan (Fotis Huang Jie) Arta Butikumcentro K11 (Fotis Lin Long) Ŝanhai-Turo, la dua plej alta en la mondo, lumigas la ĉielon. (Fotis Ri Yue) Memorpreĝejo Moore, pli ol centjara (Fotis Zheng Rongde) Ĉina Teceremonio (Fotis Yang Weimin) Raportis: Rafael Henrique Zerbetto Fonto: Ŝanhaja VR-a Fotoeksponejo Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |