Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping faris gravan parolon en pintkunveno de BRICS
2020-11-19


Vespere de la 17a de novembro okazis la 12a pintkunveno de BRICS per videokonferenco. Ĉina prezidanto Xi Jinping faris parolon titolitan Helpi Unu Alian por Batali kontraŭ Epidemio, Unuanime Antaŭenpuŝi Kunlaboron. Xi emfazis, ke la kvin landoj de BRICS devas persisti en multflankismo, unuiĝi kaj kunlabori, malfermi kaj kreadi, meti la vivon de popolo sur la unuan lokon, efektivigi malaltkarbonan vivon, helpi unu alian por batali kontraŭ la epidemio kaj unuanime antaŭenpuŝi kunlaboron. La pintkunveno sankciis la Moskvan Deklaracion de la 12a Pintkunveno de BRICS.



Rusa prezidento Vladimir Putin prezidis la kunvenon, kiun ĉeestis ankaŭ ĉina prezidanto Xi Jinping, hinda ĉefministro Narendra Damodardas Modi, sud-afrika prezidento Matamela Cyril Ramaphosa kaj brazila prezidento Jair Messias Bolsonaro.


En la parolo Xi diris, ke nun profunde ŝanĝiĝis la internacia strukturo. La homaro vizaĝas al plej serioza disvastiĝo de epidemio en la pasintaj cent jaroj. En tia ŝlosila periodo ĉi-foja pintkunveno havas specialan kaj gravan signifon. Ni kredas, ke neniam ŝanĝiĝos la ĉeftemo de paco kaj disvolviĝo. La monda multflankismo kaj la ekonomia tutmondiĝo estas neinversigeblaj. Ni devas fari kontribuon por konstrui pli belan mondon konservante la koncepton pri homara komunumo de komuna estonteco.


Xi Jinping diris, ke unue, oni devas persisti en multflankismo kaj protekti pacon kaj stabilecon de la mondo. Due, persisti en unuiĝo kaj kunlaboro kaj kune elimini defion alportitan de la epidemio. Trie, persisti en malfermo kaj kreado kaj akceli reprosperiĝon de la monda ekonomio. Kvare, meti la vivon de popolo sur la unuan lokon kaj antaŭenpuŝi daŭripovan disvolviĝon de la mondo. Kvine, efektivigi verdan kaj malaltkarbonan disvolviĝon kaj akceli harmonian kunekziston de la homaro kaj la naturo.


La ĉeestantoj de la pintkunveno profunde interŝanĝis opiniojn pri la kunlaboroj kadre de BRICS kaj pri la nuna internacia situacio, kaj atingis ampleksajn interkonsentojn.


(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio