Sciencistoj unuafoje elkalkulis la tempon por formiĝo de la sunsistemo |
2020-11-18 |
Laŭ raporto de la retejo phys.org, sciencistoj de la usona Nacia Laboratorio Lawrence Livermore publikigis artikolon en Scienco, dirante, ke ili esploris la izotopojn de molibdeno sur meteoritoj kaj konkludis, ke antaŭ ĉirkaŭ 4,5 miliardoj da jaroj la sunsistemo formiĝis en nur 200 mil jaroj. Tio estas la unua fojo por sciencistoj elkalkuli la tempon por formiĝo de la sunsistemo. La materialoj, kiuj konsistigas la sunon kaj la ceterajn partojn de la sunsistemo, venis de la kolapso de amasaj gasoj kaj polvaj nuboj antaŭ ĉirkaŭ 4,5 miliardoj da jaroj. Antaŭe astronomoj observis aliajn stelsistemojn, kies formiĝo estas simila al tiu de la sunsistemo. Ili taksis, ke la kolapso de nubaroj kaj formiĝo de steloj bezonas ĉirkaŭ 1-2 milionojn da jaroj, sed la plej novaj esploroj montras, ke la sunsistemo estas iom aparta. Redaktoro: Kang Caiqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |