Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉu estas sekure vojaĝi en Ĉinio nuntempe?
2020-11-18

Komence de novembro mi iris al Ŝanhajo por raporti pri la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE). Tiu estis mia unua oficvojaĝo post la epidemio de KOVIM-19, kiu kaŭzis nuligon de pluraj eventoj kaj drastan reduktadon en nombro de vojaĝoj.


Laboristoj uzas maskojn kaj vizaĝprotektilojn en Pekina Ĉefurba Flughaveno


En Ĉinio la situacio ankoraŭ ne tute renormaliĝis, homoj ankoraŭ devas uzi maskojn en multaj lokoj, tamen la lando estas jam sufiĉe sekura por vojaĝoj kaj eventoj, kaj mi mem en oktobro vojaĝis al Xi'an dum ferioj (kaj estis malfacile trovi bileton, ĉar multego da homoj vojaĝis en tiu okazo).


Sed aparte impresis min tio, ke Ĉinio jam sukcesas organizi tiom grandan eventon kiel ĈIIE. Ĝia sukcesa okazigo atestas, ke ne estas danĝere vojaĝi en Ĉinio.


Ĉijare eĉ la maskoto de ĈIIE uzis maskon!


Por partopreni la ekspozicion mi bezonis kontroli mian korpan temperaturon ĉiutage dum 14 tagoj antaŭ mia vojaĝo kaj raporti mian sanstaton. Krom tio, la plej grava dokumento por partopreni en ĈIIE estis testo pri KOVIM-19 kun negativa rezulto, realigita ene de sep tagoj antaŭ mia vojaĝo.


Por esti testita mi iris al hospitalo Xuanwu en Pekino. La testo estas tre rapida kaj ne dolora, sed estas iom ĝena: oni metis du grandajn bastonojn en la fundo de mia buŝo por kolekti specimenojn de salivo por analizado. La flegistino kiu kolektas la specimenojn restas ene de skatolo kiu ŝin protektas, kaj kolektas la specimenojn per siaj manoj protektitaj de specialaj gantoj.


QQ图片20201116162638.jpg

Poŝtelefona ekranbildo montras la rezulton de mia testo pri KOVIM-19


Kvankam la hospitalo promesis al mi la rezulton ene de 24 horoj, ĝi fakte estis disponebla en mia apo pri sankontrolo post nur kelkaj horoj, sed por ĈIIE la elektronika versio de la rezulto ne sufiĉis, mi bezonis preni la paperan rezulton kun detalaj informoj kaj stampo de la hospitalo.


En Ŝanhajo oni kontrolis mian korpan temperaturon ĉiutage, tio estis alia postulo de la ekspozicio. Mi sentis min sekura la tutan tempon, eĉ post informiĝi pri nova kazo de KOVIM-19 en Ŝanhajo en tiu semajno: tiu nova kazo okazis en Pudong-distrikto, kiun mi ne vizitis, kaj la preventaj rimedoj adoptitaj por la konferenco estas tiom bonaj, ke estus malfacile kredi, ke iu infektito povus esti inter ni.


Post la vizito al Ŝanhajo, mi pasigis nur unu nokton en Pekino kaj tuj iris al alia oficvojaĝo, ĉifoje al la urbo Shenzhen por lerni pri la disvolvado de tiu urbo post Reformado kaj Pordmalfermo de Ĉinio. Tie mi vizitis alian grandan eventon: Ĉina Alt-Teknika Foiro.


QQ图片20201116162627.jpg

Apo montras la urbojn vizititajn de mi en pasintaj 14 tagoj: Ŝanhajo (上海市) aperas en ruĝa koloro


Babilante kun miaj kolegoj, mi malkovris, ke ankaŭ ili estis testitaj pri KOVIM-19, kvankam ili ne partoprenis en ĈIIE. La testo ŝajne estis postulo de Ĉina Alt-Teknika Foiro, ĉar ĉe la enirejo ni bezonis prezenti la rezultojn de niaj testoj, sed la rezulto sur ekrano de poŝtelefono sufiĉis. Mi fakte preskaŭ ne sukcesis eniri la foiron pro tio, ke sur la apo aperis, en ruĝa koloro, la informo, ke mi estis vizitinta Ŝanhajon, kaj pro tio mi ricevis apartan kontrolon, devis respondi aldonajn demandojn kaj skribi kontakt-informojn pri mi en iu listo.


Alian timon mi havis okaze de mia reveno al Pekino: kiam mi provis la pekinan apon pri sano, ĝi ne donis al mi verdan kodon, kiel kutime okazas, sed postulis aldonajn informojn: mi devis listigi la nomojn de ĉiuj distriktoj kiujn mi vizitis en la pasintaj 14-tagoj. Se mi estus vizitinta Pudong-distrikton de Ŝanhajo, mi supozas ke la apo estus doninta al mi la flavan kodon (alivorte, memizoliĝo hejme dum 14 tagoj), mi ne rajtus iri al laborejo, superbazaroj, parkoj, ktp.. Sed bonŝance post aldoni ĉiujn informojn pri miaj vojaĝoj la apo donis al mi verdan kodon kaj mi revenis al Pekino trankvila, sciante ke mi povas libere ĝui mian vivon ĉi tie.



DSC_0862.jpg

Koncerto sur placo en Shenzhen: vivo iom post iom normaliĝas post la epidemio


Tio montras, ke ne estas danĝere vojaĝi en Ĉinio kaj la preventaj rimedoj estas efikaj, sed oni devas uzi maskojn kaj ofte purigi siajn manojn por protekti sin mem kaj aliulojn.


Surprizis min la nombro de homoj en la flughavenoj. En la tri urboj de mi vizititaj estis sufiĉe multaj pasaĝeroj kaj aviadiloj alvenantaj kaj forirantaj. Alteriĝoj kaj elteriĝoj estas oftaj kaj mia flugo de Pekino al Shenzhen malfruiĝis pro granda vico de aviadiloj atendantaj por ekflugi!


Nuntempe malfacilas vidi pasaĝeraviadilojn de alilandaj kompanioj, kiuj antaŭe estis oftaj en la flughavenoj de tiuj tri urboj, kaj tio spegulas la nunajn malfacilaĵojn pri internacia vojaĝo, precipe la 14-taga kvaranteno postulata en multaj landoj, sed en Ĉinio multaj aviadiloj kaj trajnoj transiras la landon ĉiutage por transporti vojaĝantojn inter ĉinaj urboj.




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio