Ĉina mars-sondilo vojaĝas 300 milionojn da kilometroj |
2020-11-17 |
Raportisto informiĝis de la Nacia Spaca Administracio de Ĉinio, ke ĝis frumateno de la 17a de novembro la unua mars-sondilo de Ĉinio Tianwen-1 jam flugis enorbite 300 milionojn da kilometroj. Ĝi estas je 63,8 milionoj da kilometroj for de la Tero post enorbita flugo de 116 tagoj. La sondilo estas pozicie stabila kun ekvilibra energio. Ĉiuj ĝiaj sistemoj bone funkcias kaj kelkaj jam plenumis memekzamenon. La sondilo laŭplane atingos la Marson en la venonta februaro. En la venonta majo ĝi descendos. Surmarsiĝa kajuto disiĝos de orbitŝipo. La sondilo mole almarsiĝos. Esplorveturilo veturos de la almarsiĝa platformo kaj komencos inspektadon kaj sondadon. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |