Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Unuafoje trovita neĝleopardo en Litang, Ĉinio
2020-11-17


La 15-an de novembro en la pitoreskejo Genie kun altitudo de 4 050 metroj en la gubernio Litang de la subprovinco Ganzi de la provinco Sichuan, sudokcidenta Ĉinio, oni unuafoje trovis spurojn de neĝleopardo. Tio estas la unua fojo, ke oni fotis klarajn bildojn de neĝleopardo en tiu regiono. 



Neĝleopardo estas ĉe la supro de la altebenaĵa ekologia nutroĉeno, kaj ĝi estas nomata kriterio por juĝi la "sanstaton" de altaltituda ekosistemo. Kun areo de 4 069 kvadrataj kilometroj, la pejzaĝejo entenas neĝmontojn, glaĉerojn, riverojn, lagojn, herbejojn, arbarojn, marĉejojn, termofontojn kaj multajn kulturajn heredaĵojn. 


Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio