Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Prelego pri Esperanto en Kantono
2020-11-16

En la 15a de novembro, Guangdong-a Esperanto-Asocio (GEA) okazigis prelegon pri Esperanto en Biblioteko de Kantono. S-ro Zhang Zhicheng (Johano) faris prelegon kun la temo Alproksimiĝo al Esperanto -- Centjara Vojaĝo de la Lingvo.


Inter la honoraj invititoj estis veteranoj de la asocio: Prof. Wei Xiaohong el Teknologia Universitato de Suda Ĉinio, Prof. Feng Yongfu el Universitato Sun Yat-sen , altranga tradukisto Ye Peixue kaj s-rino Harpina, aktiva esperantisto.

 

微信图片_20201116112534.jpg


En la aranĝo ĉeestis pli ol 60 homoj, ĉefe junuloj. La preleganto prezentis la fundamenton kaj historion de Esperanto, diskutis kun la aŭskultantoj. La etoso estis tre vigla kaj varma dum la tuta aranĝo. La prelego kun diskuto daŭris dum unu horo kaj duono.


微信图片_20201116104240.jpg


Tiu ĉi prelego estas la plej nova evento de la serio pri Esperanto en Kantona Biblioteko. Ĝi ne limigas sin nur por Esperanto-rondo, sed malfermita al la tuta publiko. La biblioteko publikigis informojn antaŭ unu semajno.


Raportis: Zhang Zhicheng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio