Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina batiskafo subakviĝis ĝis 10 909 metroj ĉe Mariana Fosaĵo
2020-11-16


Laŭ la Instituto de Profund-Mara Scienco kaj Inĝenierio sub la Ĉina Akademio de Sciencoj, la 10an de novembro la ĉina homporta profund-mara batiskafo Fendouzhe subakviĝis ĝis 10 909 metroj ĉe la plej profunda loko de la Mariana Fosaĵo en la Okcidenta Pacifiko, kaj tiel estigis novan landan rekordon.


La 13an de novembro la batiskafo kun sia "eksklusiva kameraisto" Canghai plenumis submaran taskon kaj unuafoje en la mondo realigis surlokan altdifinan elsendon ĉe 10 000 metroj submare.


La plej profunda fundo de la Mariana Fosaĵo, konata kiel "senprofundaĵo de defianto", estas 11 000 metroj submare.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio