Xi Jinping faris esploradon en Jiangsu |
2020-11-16 |
Ĉeestinte la kunvenon pri celebro al la 30-jariĝo de Pudong-a ekspluatado kaj malfermado en Ŝanhajo, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, komencis sian vojaĝon al la provinco Jiangsu kaj tie faris esploradon. Posttagmeze de la 12a de novembro li unue alvenis al la loko Binjiang en la regiono Wushan de la urbo Nantong por inspekti la mediprotekton laŭlonge de la rivero Jangzio kaj malpermeson de fiŝkaptado en tiu loko. Poste Xi Jinping vizitis la Ĝardenon de Muzeo de Nantong kaj la ekspoziciejon pri Zhang Jian. (el ĈRI) Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |