La transakcia monsumo de Tmall superis 75,1 miliardojn da usonaj dolaroj en la aĉet-festivalo de la 11-a de novembro |
2020-11-12 |
La 12-an de novembro en la urbo Hangzhou de la provinco Zhejiang, sudorienta Ĉinio, Alibaba anoncis, ke en la aĉet-festivalo de la 11-a de novembro, la transakcia monsumo de ĝia filio Tmall superis 75,1 miliardojn da usonaj dolaroj. Laŭraporte, ĉi-jare en la aĉet-festivalo partoprenis 31 766 eksterlandaj entreprenoj, 2,1 milionoj da butikoj kaj 380 mil butikoj el malriĉaj gubernioj, kun 410 mil agrikulturaj produktoj el 1 406 gubernioj. (Fotis Huang Zongzhi, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua.) Redaktoro: Kang Caiqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |