Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Dehua-a blanka porcelano en Fujian, Ĉinio
2020-11-12

(镜遇福建)(7)薪火不息 德化白瓷的传承与创新


(镜遇福建)(9)薪火不息 德化白瓷的传承与创新

Verkoj de Xu Jinbao. Fotis Song Weiwei, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua. 


(镜遇福建)(5)薪火不息 德化白瓷的传承与创新

La 20-an de oktobro, Xu Jinbao faris porcelanaĵon. Fotis Song Weiwei, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua. 


La gubernio Dehua de la provinco Fujian, sudorienta Ĉinio, estas unu el la tri produktejoj de antikvaj porcelanaĵoj de Ĉinio. La blanka porcelano produktita ĉi-tie estis vendita al Eŭropo ekde la dinastio Song (960-1279). Ĝi estis nomita "ĉina blanko" de francoj en la dinastio Ming (1368-1644) kaj famiĝis tra la mondo. Nuntempe, inter pli ol 100 mil ceramikaj laboristoj en Dehua, estas tiuj, kiuj daŭrigas la plej tradiciajn teknikojn pri ceramika farado kaj samtempe esploras la novigon kaj disvolviĝon de la blanka porcelano.   


Xu Jinbao, kiu naskiĝis en 1980-aj jaroj, estas konata ceramikisto en Dehua. Li diplomiĝis pri materialoj en Ŝanhaja Jiaotong-Universitato kaj revenis al sia hejmurbo por lerni tradiciajn ceramikajn teknikojn de lokaj specialistoj. Li kombinis profesian scion pri materialoj kun tradicia arto de ceramikaĵo, skulptaĵo kaj tiel plu, kaj fondis kompanion pri ceramika teknologio. Krom dezajno de tradiciaj blank-porcelanaj te-iloj kaj aliaj metiartaĵoj, li disvolvis novajn ceramikaĵojn kun specialaj funkcioj. La de li esplorita kaj produktita blank-porcelana akvokruĉo, kiu povas esti varmigita per fajro kaj elektra forno, jam eniris en merkaton, kaj baldaŭ estos lanĉita blank-porcelana filtrilo por akvopurigado. 


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio