Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping videe ĉeestis la 20an kunvenon de Ŝtatestra Konsilio de Membroŝtatoj de ŜKO
2020-11-12



Vespere de la 10a de novembro en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping videe ĉeestis la 20an kunvenon de Ŝtatestra Konsilio de Membroŝtatoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) kaj donis gravan paroladon. Post la kunveno, vicministro pri eksterlandaj aferoj Le Yucheng intervjuate de ĉefaj ĉinaj amaskomunikiloj konigis atingojn de la kunveno.


Le diris, ke prezidanto Xi, ŝtatestroj de aliaj sep membroŝtatoj kaj kvar observantolandoj, kaj ĝenerala sekretario de UN ĉeestis la kunvenon. Gvidantoj de membroŝtatoj subskribis kaj publikigis deklaracion de la pintkunveno kaj publikigis ankaŭ ses deklarojn pri kuna traktado de la novkoronvirusa epidemio, la 75a datreveno de Venko de la Dua Monda Milito, bato de disvastigo de "tri fortoj" per interreto, garantio de internacia informadika sekureco, traktado de droga minaco kaj evoluigo de diĝita ekonomia kunlaboro kaj aprobis kelkajn dokumentojn pri kunlaboroj de medicino kaj higieno, loka disvolviĝo kaj ekstera interŝanĝo.


Le diris, ke en la pintkunveno la parolado de Xi unuafoje prezentis gravajn iniciatojn pri konstruado de la komunumoj de la homaro pri sano, sekureco, disvolviĝo kaj civilizacio. Xi donis en la parolado la "ĉinan projekton" por akceli disvolviĝon de ŜKO, riĉigis enhavon de la komuna komunumo de la futuro de la homaro, planis perspektivon de la venonta disvolviĝo de la organizo kaj montris historian devon. Lia parolado akiris varman eĥon de diversaj partioj. Ĉeestantaj ŝtatestroj gratulis kaj dankis Ĉinion pro gravaj strategiaj atingoj kaj forta subteno al aliaj landoj en la batalo kontraŭ la epidemio kaj montris, ke Ĉinio la unua restarigis produktadon, kio liveros gravan movforton al ekonomia reprosperiĝo de la regiono kaj eĉ de la mondo. Ili ankaŭ alte taksis serion da gravaj iniciatoj pri kunlaboro prezentitaj de Ĉinio.


Xi Jinping interŝanĝis opiniojn kun alilandaj gvidantoj pri fortigo de prioritataj taskoj de ŜKO kaj gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj, diskutis pri novaj pensoj kaj rimedoj en kuna traktado de defioj kaj riskoj kaj kuna akcelo de sekureca disvolviĝo, kio inkluzivis gravajn konsentojn, projektis konkretajn kunlaborojn, donis direkton de venonta disvolviĝo de la organizo kaj alportos gravan pozitivan influon al regiona kaj monda paca disvolviĝo.


Unue, li firmigis fidon kaj decidemon de ĉiuj partioj en solidareca batalo kontraŭ la epidemio. Due, li klarigis la mision kaj devon de ŜKO en la estonteco. Trie, li donis prioritatan direkton de profundigo de kunlaboro de la organizo. Kvare, li solidarigis internaciajn interkonsentojn en persisto de plurflankismo.


(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio