Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Fermiĝis la 3-a ĈIIE kun transakcia monsumo je 72,62 miliardoj da usonaj dolaroj
2020-11-11

(第三届进博会)(3)第三届进博会闭幕


La 10-an de oktobro en Ŝanhajo fermiĝis la 3-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE). Sun Chenghai, vicprezidanto de la Buroo de ĈIIE, diris, ke malgraŭ la epidemio de KOVIM-19, kunlaboraj voloj de partoprenantoj en la 3-a ĈIIE ne malpliiĝis. Ĉi-jare, la transakcia monsumo estas 72,62 miliardoj da usonaj dolaroj, je 2,1% pli multe ol tiu en la pasinta jaro. 


Sun Chenghai diskonigis en tiutaga gazetara konferenco pri la ekspozicio, ke dum preventado kaj regado de la epidemio, ĈIIE estas la internacia ekonomia kaj komerca evento kun la plej granda skalo kaj plej multaj partoprenantaj landoj, kombinante interretan kaj ĉelokan ekspoziciojn. La totala areo de eksponejoj kalkuliĝas al 360 mil kvadrataj metroj, je ĉirkaŭ 30mil kvadrataj metroj pli multe ol tiu de la antaŭa. Ĉirkaŭ 400 mil vizitantoj registriĝis, kaj 612 mil hom/fojoj vizitis la ekspozicion. 


Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio