Aŭtomobiloj en ĈIIE |
2020-11-11 |
Multaj firmaoj pri aŭtomobiloj alportis al ĉijara Ĉina Internacia Importa Ekspozicio novajn veturilojn. Aparte atentokaptaj estas aŭtomobiloj kun artefarita inteligenteco kaj tiuj kiuj uzas puran energifonton. Toyota prezentas en tiu ĉi foiro buseton kiu funkcias per fuelĉelo el hidrogeno kaj estos uzata en 2022 en Pekinaj Vintraj Olimpikoj. La sama firmao ankaŭ alportis al la foiro senŝoforan buson kaj senŝoforan aŭton disvolviĝintan en partnereco kun Pony.ai. Ankaŭ senŝoforaj kamionoj, senŝoforaj purigverturiloj kaj aŭtoj konstruitaj kun avangarda desegno estis atentokaptaj. Ĉinaj konsumantoj aparte atendas pri duspecaj aŭtoj: tiuj grandaj kaj komfortaj, kun spaco por la tuta familio, kaj sportaj aŭtoj, kiuj estas belaj kaj luksaj. En ĈIIE ili havas la ŝancon provi tiujn aŭtojn. Ankaŭ fabrikoj de pneŭmatikoj, mekanismoj kaj softvaroj por aŭtomataj veturiloj, asekurkompanioj kaj alispecaj servoj rilataj al aŭtoj kaptas la ŝancon por videbligi siajn produktojn. Raportis Rafael Henrique Zerbetto Muntis Elle Gao Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |