Kokosoj kaj folioj kiel kotizoj en iu balia akademio |
2020-11-10 |
Propagiĝo de KOVIM-19 severe batas multajn familiojn. Por redukti la ŝarĝon de malriĉaj studentoj, iu akademio en Balio, Indonezio, permesas al ili pagi kotizojn per kokosoj kaj folioj. Kokosoj estos elpremitaj en kokosan oleon, kaj la folioj estos venditaj por produkti herban sapon. La Turisma Akademio Venuso la Unua en Balio komencis akcepti kokosojn kiel kotizojn de studentoj, kiuj havas financajn malfacilojn pro KOVIM-19. Balio estas internacie turisma celloko. Laŭ raporto de la brita amaskomunikilo BBC, la balia registaro en aŭgusto ekmalpermesis al eksterlandanoj surinsuliĝon. La malpermeso daŭros ĝis 2021. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |