Finiĝis subtenaj agadoj de ĈIIE |
2020-11-10 |
En la 9a de novembro finiĝis subskriboj pri investoj, publikigo de novaj produktoj kaj aliaj subtenaj agadoj de la Tria Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE). Vendistoj kaj aĉetantoj ricevis rimarkindajn rezultojn. Dume la Ĉina Internacia Importa Ekspozicia Buroo okazigis entute 101 rilatajn subtenajn agadojn. Laŭ siaj industriaj trajtoj kaj merkataj postuloj, komercaj grupoj el Pekino, Tianjin, Zhejiang kaj aliaj lokoj havis multajn intertraktadojn pri aĉetado kaj industria investado. Krome, kiel unu el la gravaj subtenaj agadoj de la ekspozicio, ĉe la publika platformo de la ekspozicio, 42 internacie konataj firmaoj publikigis pli ol 90 novajn produktojn kaj servojn. Ili estis premieroj mondaj, aziaj aŭ ĉinaj, kaj inter ili la mondaj premieroj okupis la plej multojn. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |