Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La Budo de Brazilo ĉe ĈIIE 2020
2020-11-10

    


Pluraj brazilaj firmaoj pri vinoj, mielo kaj aliaj produktoj klopodas per Ĉina Internacia Importa Ekspozicio fariĝi konataj en Ĉinio.


Jen kapsiko el Brazilo, kaj jen spicaĵoj. Kaj ĉi tie estas oleo el avokado, kaj ĉi tie temas pri firmao kiu importas brazilajn produktojn, ili importas viandon, proteinaĵojn, interalie… Jen specimenoj de produktoj, tiu ĉi firmao estas Mococa, kiu faras laktaĵojn: kondensita lakto, laktokremo, lakto kun ĉokolado, butero… Kaj ĉi tie estas Total Trade, kiu vendas biskvitojn, inter aliaj varoj.


Tie mi ankaŭ trovis brazilan brandon de la marko Vista Verde, el Minaso, brazila federaciero konata pro la bonkvalito de siaj brandoj. Ankaŭ kosmetikaĵoj, fruktaĵoj kaj pluraj alispecaj produktoj el Brazilo estas troveblaj en tiu budo.


Ĉi-jare estas budo de Brazilo granda je 80 kvadrataj metroj, en tiu ĉi foiro, kun eksponaĵoj el 20 firmaoj. La produktoj en tiu ĉi budo ankoraŭ ne estas vendataj en Ĉinio, sed tiuj firmaoj serĉis ĉinan importanton, kiu fakte partoprenas en tiu ĉi foiro kaj importas tiujn produktojn el Brazilo kaj ilin vendas rekte al ĉinaj konsumantoj. 


Intervjuita de Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio