Debutis la unua tridimensie printita "muzik-groto" |
2020-11-09 |
La 3-an de novembro urbanoj kaj turistoj en Hangzhou-urbo, Zhejiang-provinco de Ĉinio, vizitis la tridimensie printitan "groton" en la muzeo de arto kaj arkeologio en Zhejiang-a Universitato. La printita groto estas kopio de la "muzik-groto" de Yungang-grotaro en Shanxi-provinco. La muzeo remalfermiĝis al la publiko ekde la 1-a de novembro, kaj la printita groto estas unuafoje eksponita. Vizitantoj povas mane tuŝi la "muzik-groton" kaj tiel sperti la apartan ĉarmon pri kunfandiĝo de la tradicia kultura arto kun moderna tekniko. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |