Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
ĈIIE - Konsumaĵoj
2020-11-09

   


Saluton! Mi estas en Ĉina Internacia Importa Ekspozicio kaj montros al vi iom pri la foiro. Kelkaj interesaj produktoj estas vendataj ĉi tie, kaj kiel vi povas vidi estas multego da homoj ĉi tie rigardante la budojn kaj eĉ aĉetante.


Firmaoj en tiu ĉi evento venas el la tuta mondo. Jen la budo de Samsung, firmao el Sud-Koreio. Ili vendas poŝtelefonojn kaj aliajn elektronikaĵojn, kaj multaj homoj kontrolas ĉi tie kio okazas.


Ĉinoj tre ŝatas basketbalon, kaj pluraj firmaoj donas apartan atenton al ĝi, kiel vi povas vidi ĉi tie. Oni povas vidi plurajn basketbalajn vestaĵojn, pilkojn, ŝuojn kaj aliajn materialojn el pluraj markoj.


Kafo estas alia produkto kiun ĉinoj ŝatas pli kaj pli, kaj multaj profitas la okazon por gustumi novajn markojn kaj gustojn.


Ĉi jare homoj malpli ofte vojaĝas pro la pandemio, sed en Ĉinio vojaĝoj normaliĝas, sekve kreskas la aĉetado de valizoj kaj dorsosakoj. Tio kreas oportunojn por firmaoj el pluraj landoj.


La diverseco de varoj el la tuta mondo plaĉas al ĉinoj, kaj multaj homoj interesiĝas pri importitaj varoj kiujn ili antaŭe ne konis.


En tiu ĉi budo, pluraj varoj el Tajlando estas eksponataj. Ĉi tie estas kuraciloj laŭ taja tradicia medicino. Ĉinaj konsumantoj interesiĝas pri ili kaj multe pridemandas la deĵoranton. Ankaŭ juveloj kaj manartaĵoj estas troveblaj en ĝi.


Ĉijare, pro la pandemio, malmultaj firmaoj venigis funkciulojn el eksterlando, ili uzas siajn homfortojn en Ĉinio aŭ dungis lokanojn specife por tiu ĉi tasko. Ekzemple, ĉi tie en la budo de la brazila firmao Grendene, vi povas vidi, ke ĉiuj deĵorantoj estas ĉinoj.


Kompreneble ankaŭ ludiloj estas troveblaj ĉi tie, ĉar pluraj ludilfarantoj klopodas vendi siajn produktojn en Ĉinio. Tio alportas diversecon al la ludilmerkato de Ĉinio kaj plaĉas al gepatroj kaj infanoj.


Kvankam altranguloj de alilandaj firmaoj ne povis ĉeesti la ekspozicion ĉijare, multaj el ili sendis videajn mesaĝojn al Ĉinio.


Kulturo estas alia fako, kiu allogas ĉinojn. Jen la budo de la fama marko de pianoj Steinway&Sons, kiu kunportis plurajn pianojn al la ekspozicio, kaj ĉinaj konsumantoj povas provi ilin.


Pluraj markoj de kristaloj, juveloj kaj ornamaĵoj estas ankaŭ troveblaj ĉi tie. Vidu kiom belaj estas tiuj vazoj!


Komerco de altkvalitaj kaj luksaj produktoj ankaŭ pompas en tiu ĉi ekspozicio.


La ekspozicio estas grandega, estas facile perdiĝi ĉi tie! Hodiaŭ ni montris al vi nur unu la sektoron pri konsumaj varoj. En aliaj tagoj ni montros al vi aliajn sektorojn de tiu ĉi ekspozicio kun alispecaj varoj. Sekvu El Popolan Ĉinion por informiĝi pri la lastaj novaĵoj el Ĉina Internacia Importa Ekspozicio.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio