Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Interesaj robotoj en la 3-a ĈIIE!
2020-11-09

   


En Ŝanhajo estas multaj firmaoj pri alt-tekniko. Ni venis al alt-teknika kvartalo por montri al vi la fabrikon, kie oni faras robotojn, kiuj estis tre gravaj por la lukto kontraŭ KOVIM-19.


TMI Robotics disvolvis robotojn por desinfektado de laboratorioj, ĥirurgiaj ĉambroj, hospitaloj, ktp.. Ili faras tion laŭ rigoraj normoj kaj rezultoj atestis, ke ili desinfektas pli bone ol homoj. Kiam komencis la epidemio en Wuhan, la robotoj jam estis pretaj kaj ludis gravan rolon en la batalo kontraŭ KOVIM-19. Tiuj samaj robotoj desinfektas la ekspoziciejon de Ĉina Internacia Importa Ekspozicio.


Alispecaj robotoj estas kreitaj por transporto: ili povas alporti manĝaĵon al medicinaj laboristoj, transporti materialojn kaj kuracilojn ene de hospitalo, kaj kolekti rubaĵon, inkluzive de infektaj materialoj.


TMI Robotics ankaŭ disvolvis kuracajn robotojn specifajn por kuracado, kiel softvaro por kuraca ekzameno, monitorado de pacientoj kaj analizado de informoj pri paciento, kaj robotoj por monitori pacientojn, gvidi ilin tra la konstruaĵo, kontroli korpan temperaturon, akompani pacienton dum radioterapio, ktp..


Nuntempe la firmao laboras por perfektigi siajn robotojn surbaze de la spertoj de kuracistoj kaj flegistoj kiuj ilin uzis dum la epidemio, kaj samtempe la firmao traktas pri partnerecoj kun eksterlandaj firmaoj, ĉu por kunesplorado kaj disvolvado de teknologio, ĉu por disvendado de tiaj robotoj tra la mondo.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio