Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi proklamis novajn rimedojn de Ĉinio por amplekse grandigi malfermon
2020-11-06


Vespere de la 4a de novembro en Ŝanhajo inaŭguriĝis la Tria Ĉina Internacia Importa Ekspozicio. Ĉina prezidanto Xi Jinping per video faris tonikan paroladon. Xi proklamis novajn rimedojn de Ĉinio pri ampleksa grandigo de malfermo kaj akcentis, ke la ĉina merkato estos la monda merkato kundivida de ĉiuj kaj Ĉinio antaŭenigos prosperiĝon de la monda ekonomio.



Xi diris, "La epidemio de KOVIM-19 multigis nestabilajn kaj necertajn faktorojn de la monda ekonomio. Ĉiuj partioj devas kune trakti la riskojn kaj defiojn, kune fortigi kunlaboron kaj interŝanĝon, kune grandigi eksteran malfermon. Ni devas sin dediĉi al kuna malfermo kunlabora kaj kungajna, ne suspekti sed konfidi unu la alian, ne batali unu kontraŭ la alia sed kunlabori, ne kalumnii unu la alian sed interkonsiliĝi. Ni devas sin dediĉi al kuna malfermo kunlabora kaj kunporta, grandaj landoj devas unuaj fari ekzemplojn, kaj ĉefaj ekonomioj devas konduti ekzemplodone kaj evoluantaj landoj devas aktive agi. Ni devas sin dediĉi al antaŭenigo de kuna malfermo kunlabora kaj kunregata, ne senbride lasi unuflankismon kaj protektismon rompi internaciajn regulojn kaj ordon."




Xi proklamis novajn rimedojn de Ĉinio pri grandigo de malfermo: Ĉinio ellaboros negativan liston de translanda servokomerco, plue grandigos malfermon en diĝita ekonomio kaj interreto, profunde efektivigos reformon kaj novigon en liberigo kaj faciligo de komerco kaj investo. Ĉinio liveros bonan medion al translanda libera cirkulado de teknikaj elementoj. Ĉinio traktos ĉiujn enlande registriajn entreprenojn egale kaj sendistinge en favoraj politikoj publikigitaj post la epidemio. Ĉinio plue perfektigos leĝan sistemon publikan kaj travideblan, kiu rilatas al alilandaj entreprenoj, fortigos protektadon de intelekta proprieto kaj protektos laŭleĝajn rajtojn de fremdlandaj entreprenoj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio