Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping emfazas reciprokan malfermon por komunaj avantaĝoj
2020-11-05


La 4an de novembro ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis ĉiujn landojn sin devontigi al reciproka malfermo, kiun karakterizas komunaj avantaĝoj.



Xi faris la rimarkojn dum sia tonika parolado per video en la malferma ceremonio de la Tria Ĉina Internacia Importa Ekspozicio. Li diris, ke la koronvirusa epidemio estas tre evidenta atentigo, ke ĉiuj landoj estas en komunumo kun komuna estonteco. Neniu povas resti imuna en grava krizo. Solidareco kaj kunlaboro estas la ĝustaj elektoj por trakti defiojn.


Li akcentis, "Ni devas subteni la principon de reciprokprofita kunlaboro. Ni bezonas fidi anstataŭ suspekti unu la alian; ni devas kunligi manojn anstataŭ pugni unu la alian; ni devas konsiliĝi anstataŭ kalumnii unu la alian. Konsiderante la komunajn interesojn, kiuj kunligas nin ĉiujn, landoj devas kunlabori por fari ekonomian tutmondiĝon pli malferma, inkluziva kaj ekvilibra por la avantaĝoj de ĉiuj."


Li diris, ke landoj devas kunlabori kiel partneroj, kun ĉiu surŝultriganta taŭgan respondecon. Grandaj landoj devas starigi bonan ekzemplon, ĉefaj ekonomioj devas agi surbaze de sanaj principoj, kaj evoluantaj landoj devas ludi aktivan rolon por antaŭenigi malfermon kaj dividadon de respondecoj.


La ĉina prezidanto aldonis, ke sub gvidado de vizio de tutmonda regado bazita sur vasta konsiliĝo, komuna kontribuo kaj komunaj avantaĝoj, ĉiuj landoj devas protekti la multflankan komercan sistemon kun la Monda Organizo pri Komerco kiel ĝia bazŝtono, plibonigi la regulojn de tutmonda ekonomia regado kaj konstrui malferman mondan ekonomion.


(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio