Hunan: unuaj migrobirdoj atingis Dongdongting-lagon |
2020-11-04 |
Kun malvarma vetero, lastatempe la unuaj migrobirdoj el Siberio kaj norda Ĉinio atingis la naturan rezervejon Dongdongting-lago, Hunan-provinco, suda Ĉinio. En la rezervejo, cignoj ĝuas manĝon ĉeakve, grupoj da grizaj gruoj flugas el herbejo kaj kantas unuj al aliaj. Birdoj pli kaj pli amasiĝas sur la bordoj kaj akvareoj de la lago. La rezervejo kovras 150 mil hektarojn da terareo. Ĝi enlistiĝis kiel monde grava marĉejo en 1992 kaj estas grava marĉejo kaj protektejo por migrobirdoj en Ĉinio kaj la tuta mondo. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |