Plifrue komenciĝis aĉet-festivalo de Ĉinio |
2020-11-04 |
La 1an de novembro ĉiuj ĉefaj ĉinaj retbutikoj komencis antaŭvendadon de la aĉet-festivalo de la 11a de novembro. La ĉefaj retbutikoj, ekzemple Alibaba, JD kaj Pinduoduo, ricevis bonajn rezultojn kelkajn minutojn post komenciĝo de la antaŭvendado. KOVIM-19 malhelpas paŝon de Ĉinio al la internacia merkato, ĉi-jare ĉiuj ĉinaj retbutikoj plifrue komencis la vendadon de la aĉet-festivalo. La unua fazo de ĉi-jara vendado okazis de la 1a ĝis la 3a de novembro, kaj la dua startos de la 11a de novembro kiel kutime. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |