88-karata diamanto prezentiĝos en la Tria Ĉina Internacia Importa Ekspozicio |
2020-11-03 |
Laŭraporte, 88-karata nigra diamanto el Parizo, Francio, estos prezentita al ĉinaj konsumantoj en la Tria Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE). La diamanto, kun 57 sekcoj, estis posedita de Korloff-familio kaj nomita per ĝia familia nomo. Poste ĝi estis transdonita de generacio al generacio de la franca juvel-kompanio Korloff. Kiel unu el la 5 plej raraj diamantoj en la mondo, ĝi estas tre malofte eksponata publike. Nun ĝi valoras 37 milionojn da usonaj dolaroj. Redaktoro: Gao Shuyuan Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |