Yunnan: kaproj en la naturo |
2020-11-03 |
Xiaohengshan-vilaĝo sub Mile-urbo de Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio, utiligas lokajn avantaĝojn de ekologiaj herbejoj por paŝti kaprojn en la naturo, kaj ĉiu familio averaĝe bredas pli ol cent kaprojn. Tio fariĝis nova maniero por kreskigi enspezojn de vilaĝanoj. En Yunnan estas bredataj ŝafoj kaj kaproj. Laǔ rilataj arkeologiaj rezultoj, brutbredado en Yunnan jam havas almenaǔ kvar-jarmilan historion. Sur la bronzaĵoj de la antikva regno Dian (278 a.K. --109 a.K.) videblas enhavoj pri paŝtado de kaproj. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |