Komenciĝis la sepa nacia popolnombrado de Ĉinio |
2020-11-02 |
La 1an de novembro komenciĝis la sepa nacia popolnombrado de Ĉinio. Pli ol sep milionoj da censistoj iras de pordo al pordo por registri censajn informojn de civitanoj. Ĉi-foja censo kolektas civitanajn datumojn inkluzive de nomo, identiga numero, sekso, aĝo, nacieco, edukado, profesio, migrado, edz(in)eco kaj nasko, morto, loĝado ktp. Ekde fondiĝo de la nova Ĉinio estis entute ses naciaj popolnombradoj. Elektronika rimedo estas alprenita en ĉi-foja censo. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |