NASA: akvo eble ekzistas en ĉiu loko sur la Luno |
2020-10-28 |
La 26-an de oktobro, Nacia Aeronaŭtika kaj Spaca Administracio de Usono anoncis, ke por la unua fojo oni detektis akvomolekulojn ĉe surfaco de la Luno sub sunlumo. La akvomolekuloj estis detektitaj sur la kratero Clavius en la suda duonglobo de la Luno. Datumoj montras, ke la akvomolekuloj kaŝas sin en unu kub-metro da grundo ĉe surfaco de la Luno. La akvokvanto estas ĉirkaŭ 350 ml. Tio signifas, ke akvo eble ekzistas en ĉiu loko ĉe surfaco de la Luno, ne nur en malvarmaj aŭ ombraj areoj. Redaktoro: Kang Caiqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |