Papertonda arto de Gansu |
2020-10-28 |
En la lastaj jaroj, Huining-gubernio en Gansu-provinco, nordokcidenta Ĉinio, plie kontribuis por heredigi tradician papertondadon: ĝi starigis institucion por krei al lokaj papertondaj artistoj ŝancojn por prezentado kaj interŝanĝo, regule okazigas eksponadojn kaj kursojn pri papertondaĵoj en lokaj mezaj kaj elementaj lernejoj por ke pli da homoj konu papertondaĵojn kaj lernu ilian faradon. Papertondaĵoj en Huining havas longan historion, kaj iliaj temoj plejparte estas floroj, herboj, birdoj, bestoj, operaj figuroj, popolaj rakontoj kaj similaj. La arto enlistiĝis kiel ŝtatnivela nemateria kultura heredaĵo en 2011. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |