Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Anhui de Ĉinio: ĉina torejo rikoltita
2020-10-22

1126623651_16029861288291n.jpg


Lastatempe, maturiĝis 200 hektaroj da ĉinaj torejoj (Torreya grandis) en Qiaoshan-vilaĝo de Huangshan-urbo, Anhui-provinco, orienta Ĉinio. Okupiĝante pri kolektado, sekigado kaj rostado de torejo-nuksoj, vilaĝanoj ĝuas ĝojon de rikolto.






En la lastaj jaroj, la vilaĝo faris trejnadon pri plantado de ĉinaj torejoj por pliigi produktkvanton kaj kvaliton, tiel oni kreskigis sian enspezon je ĉirkaǔ 3 mil juanoj. Plantado de ĉina torejo riĉigas vilaĝanojn kaj akcelas disvolviĝon kaj prosperon de la vilaĝo.


1126623651_16029861284321n.jpg


La torejo kreskas en la suda parto de Ĉinio. Ĝiaj rostitaj nuksoj estas bongustaj kaj maĉkrakaj, kaj oleo el ili estas manĝebla.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio