Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Purigisto surprizis studentojn pro sia kaŝita talento
2020-10-22

Ĉu vi kredas, ke la persono malantaŭ ĉi tiuj pentraĵoj estas ordinara purigisto, kiu pentris sur la tabuloj de la studentaj dormejoj?





Sinjorino Wu estas 43-jaraĝa domzorgisto, kiu laboras por Nankina Universitato. Ŝi neniam lernis desegnadon, sed tre ŝatas desegni. Antaŭ kvin jaroj, komence de la lerneja semestro, studentoj respondecaj pri desegnado sur la tabuloj ankoraŭ ne estis revenintaj. S-ino Wu rigardis la grandegan tabulon kaj memoris sian revon esti pentristo, tiam ŝi volontulis por desegni sur la tabulo. Ekde tiu tago ŝi famiĝis en la kampuso kaj nun respondecas pri desegnado sur ĉiuj tabuloj. Studentoj diskonigas ŝiajn verkojn en sociaj retoj.






Kiam ŝi unuafoje staris sur benko por desegni sur tabulo, s-ino Wu ne certis, kiel la studentoj reagus vidante ŝian pentraĵon. Ŝi havas nur mezlernejan diplomon... Ĉu ŝi povus akiri la rekonon de ĉi tiuj altedukitaj studentoj?



La studentoj kaŝe faris bildkartojn el ŝiaj belaj bildoj kaj esperas redoni ĉiujn enspezojn el tiuj bildkartoj al s-ino Wu, kiun, laŭ ilia kredo, meritas ĝin pli ol iu ajn alia.



"Pro pentrado, multe de mia puriga laboro estis transdonita al aliaj purigistoj." Tion klarigis s-ino Wu.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: GICExpat




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio