Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La urbomuro de Xi’An
2020-10-22

Dum mia vizito al Xi'an mi ne povis maltrafi promenon sur la fama muro de la urbo. Mi tion faris post mia vizito al la granda Ci'en-templo, pri kio mi rakontis pasintsemajne.


Homoj promenas sur la urbomuro de Xi'an


La nuna urbomuro estis konstruita dum Ming-dinastio (1368-1644), kaj ĉirkaŭas la urbocentron. La malnova muro, konstruita dum Tang-dinastio (618-907), estis multe pli longa kaj ĉirkaŭis la tutan urbon, sed ne konserviĝis ĝis la nuna epoko.


La urbomuro de Xi'an havas 4 pordegojn: suda, orienta, norda kaj okcidenta. Mi ĉiam imagis, ke tiuj pordegoj havante unu pordon kun apudaj gardoturoj faciligas al soldatoj pafi kontraŭ eventuala invadanto, sed tiu supozo montriĝis erara: ekzistas fakte du pordoj, kaj inter ili ambaŭ troviĝas placo ĉirkaŭita de muro (barbikano estas la faka vorto por tiu sistemo), oni devis unue malfermi unu pordon por permesi aliron al la placo, kie homoj devis atendi por eniri aŭ eliri la urbon. Nur post la fermo de tiu pordo oni povis malfermi la alian. Malamika armeo atinginta tiun placon ricevus atakon el ĉiuj flankoj.


Infano rigardas maketon de pordego de la urbomuro


Alia surprizo por mi estis, ke sur la muro oni povas lui biciklon aŭ aĉeti bileton por promeni per elektra veturilo: ili estas plirapidaj veturebloj por homoj kiuj volas ĉirkaŭiri la muron. Mi emis ĉirkaŭiri ĝin, ĉu piede, ĉu bicikle, sed tion finfine ne faris pro la pluveto kaj la malfrua horo, cetere mi estis laca post promenado en la granda Ci'en-templo, supreniri ĝis la pinto de Dayan-pagodo kaj viziti la islaman kvartalon de la urbo, kie mi tagmanĝis kaj aĉetis frandaĵojn por disdoni al amikoj en Pekino.


Mi nur piediris de la suda pordego ĝis la orienta pordego, kaj sekve revenis al la suda pordego por de tie preni la buson al la hejmo de mia amiko Aldreno, kiu gastigis min tie kaj ankaŭ estis mia ĉiĉerono.


Unu el la multaj gardoturoj de la urbomuro de Xi'an


Tiu urbomuro estas la plej larĝa kiun mi vidis en mia vivo, kaj malgraŭ la granda nombro da turistoj ĝi ankoraŭ havas sufiĉe da spaco por bicikloj kaj elektraj veturiloj, tiel ke ili ne multe ĝenas la piedirantojn. Estas facile distingi la internan kaj la eksteran flankojn de la muro: ĉe la ekstera flanko la muro estas iom pli alta kaj havas gardoturon post ĉiuj 120 metroj, ĉar 60 metroj estis la plej granda distanco tra kiu arkpafisto de Ming-dinastio kapablis trafi sian celon, do en la meza punkto inter ambaŭ turoj eventuala grimpanto de la muro estus sukcese pafebla de pafisto el ajna el la du turoj flanke de li.


Por permesi al pafisto klare vidi grimpanton kaj efike ataki lin, la gardoturoj ne estis konstruitaj sur la surmura vojo, sed sur remparoj flanke de ĝi (alivorte, remparo estas etendiĝo de la muro) por permesi al pafisto bonan rigardon de la ekstera parto de la muro.


Bronza sonorilo konstruita en 1567 por esti uzata de armestro transdoni ordonojn al siaj soldatoj.


Ĉe iu punkto estas avenuo, kaj ĉe la fino de tiu avenuo videblas la fama pagodo Dayan, kiun mi vizitis matene en la sama tago. Mi tamen rimarkis, ke la pagodo troviĝas ekster la urbomuro! Klarigo por tio estas simpla: mapoj kaj maketoj kiujn mi vidis en Xi'an klare montras, ke en Tang-dinastio, kiam imperiestroj estis budhanoj, la pagodo kaj Ci'en-templo estis interne de la urbomuro. Dum Ming-dinastio, kiam la nuna urbomuro estis konstruita, la situacio estis malsama: budhismo estis permesata, sed ne estis favorata de la imperiestro, sekve ne estis kialo por provizi al ĝi apartan protekton.


Vespere de tiu sama tago mi havis agrablan vespermanĝon kun lokaj esperantistoj.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio