Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La sekreta talento de gardisto de ĉina muzeo
2020-10-21

Nuntempe multaj homoj iras al iu loko ne nur pro ĝia vizitindeco, sed ankaŭ pro tio, ke ĝi estas fotinda, ĉu ne? Antaŭ nelonge la Muzeo pri Fotografio de Xie Zilong en Changsha, Hunan-provinco, fariĝis populara turismejo.


WeChat Image_20201021093334.jpg


Centoj da homoj enviciĝas ĉiutage tie, sed la ĉefa allogaĵo ne estas la muzeo, sed la du gardistoj, kiuj faras belajn fotojn por la vizitantoj. Jen kelkaj fotoj faritaj de ili:


















Cheng Qibing, unu el la gardistoj, diris: "Foti turistojn fariĝis parto de mia laboro." En la lasta feritago en Ĉinio li fotis ĉirkaŭ 300 turistojn en unu tago, dum iom pli ol kvin horoj. Tiuj belaj kaj senpagaj fotoj estas troveblaj en ĉinaj sociaj retoj.








Vi eble demandos kial la fotoj estas tiom bonaj. Tio rezultas de spertoj, lernado kaj esplorado dum jaroj. Antaŭe, kiam turistoj petis al li fari fotojn por ili, li pensis, ke tio estus facile: nur premi la butonon. Sed li estis embarasita de la malgajaj mienoj de la turistoj post vidi la rezulton. Por ĝojigi la vizitantojn, li decidis eklerni fotadon.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: GICExpat




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio