Flugantaj eretoj povas propagiĝi ĝis maksimume 6 metroj |
2020-10-20 |
Kiom da distancoj la portanto de KOVIM-19 povas atingi? Kiom da flugantaj eretoj fariĝos aerosolaj partikloj? Rilataj respondoj provizas politik-farantojn kaj la publikon per gvidado pri preventado de KOVIM-19. Tiucele esplorteamo speciale studis la influon de media temperaturo, humido kaj rapideco de aercirkulado sur propagiĝo de flugantaj eretoj. La 10-an de septembro, la gazeto Nano Letter eldonita de la Usona Kemia Societo publikigis la esplorrezulton: en malsekaj kaj malvarmaj kondiĉoj, flugantaj eretoj povas propagiĝi ĝis 6 metroj maksimume. La esplorteamo opinias, ke en humida kaj malvarma medio, la 6-futa (ĉirkaŭ 1,83 metroj) socia distanco, proponita de la usona Centro por Preventado kaj Regado de Malsanoj, ne povas tute eviti kontakton kun eretoj. Skemo publikigita de Nano Letter Redaktoro: Kang Caiqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |