Pli ol 4 800 volontuloj servos por la 3a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio |
2020-10-20 |
Volontuloj el Donghua-a Universitato Volontuloj en la ceremonio Volontulo fotanta en la ceremonio La 18-an de oktobro, pli ol 4 800 volontuloj faris ĵuron por servi por la 3a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (CIIE). 500 el ili partoprenis la ĵuran ceremonion en la Nacia Centro por Kunveno kaj Ekspozicio en Ŝanhajo, kie okazos la 3a CIIE, kaj pli ol 4 300 partoprenis la "surretan ĵuron". Laŭ raportoj, 671 el la volontuloj partoprenis en servado por CIIE, kaj 871 servis por preventado kaj regado de la epidemio de KOVIM-19. Dum la ĉi-jara CIIE, pli ol 3 700 volontuloj servos por gvidado kaj konsultado surloke, komunikado kaj akceptado, informado, administra garantio, urĝa savado, diskonigo pri preventado de la epidemio de KOVIM-19 ktp. Fotoj: Liu Ying, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua Redaktoro: Han Xin Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |