Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Internacia komunumo pozitve taskas ĉinan malriĉec-reduktadon
2020-10-19


Homoj el multaj landoj diris, ke la atingoj de Ĉinio en reduktado de malriĉeco alportas fidon al aliaj landoj kaj akcelas antaŭenpuŝon de malriĉec-reduktado en la tuta mondo.



Matteo Marchisio, reprezentanto de la Internacia Fonduso por Agrikultura Disvolvado en Ĉinio kaj Mongolio, diris: "La atingoj de Ĉinio en reduktado de malriĉeco ne nur multigas enspezojn, pliigas vivdaŭron kaj altigas eduk-nivelon de homoj, sed ankaŭ certigas pli da nutraĵa sekureco. Prezidanto Xi Jinping emfazis en aŭgusto, ke ankaŭ ŝpari manĝaĵon kaj havi ŝpareman kutimon helpas reduktadon de malriĉeco, malsato kaj negativaj efikoj de klimatŝanĝo."



Sabina Alkire, direktoro de la Oksforda Iniciato pri Malriĉeco kaj Homa Disvolviĝo, diris: "Mi vizitis projektojn pri malriĉec-reduktado en pluraj regionoj de Ĉinio. Ili alportas grandajn ŝanĝojn al la vivoj de malriĉaj kamparaj familioj. La agado de la ĉina registaro povas esti modelo por aliaj landoj."


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio