Chongqing de Ĉinio: "tradicia kaj moderna" monturbo |
2020-10-14 |
Shancheng-strato de Yuzhong-distrikto de Chongqing-urbo, sudokcidenta Ĉinio, estas tradicia strato. Post transformo la strato havas multajn modajn elementojn. En nokto, diverskoloraj lanternoj pendigitaj sur arbobranĉoj ŝajnas steloj brilantaj kaj lumigas la nokton, la bildoj pentritaj sur muroj estas pli belaj sub lanterna lumo, kaj la tuta strato ŝajne estas "surĉiela strato". En la feritagoj de la Nacia Tago kaj Aǔtunmeza Festo, la strato allogis multajn turistojn. Turistoj sur ŝtontabula vojo, spertante la longan historion de la antikva urbo Multkoloraj lanternoj, unu el la plej vizitindaj lokoj Zigzagaj stratetoj kaj surmuraj pentraĵoj sub lanterna lumo Ĉekrutaĵa tabula vojeto, kie oni povas vidi noktajn pejzaĝojn ĉe bordoj de Jangzio. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |