Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Malfermiĝis la 7-a Internacia Filmfestivalo de la Silka Vojo en Xi'an, Ĉinio
2020-10-13


La 11-an de oktobro malfermiĝis la 7-a Internacia Filmfestivalo de la Silka Vojo en la urbo Xi'an de la provinco Shaanxi, centra Ĉinio. La ĉi-jara filmfestivalo daŭros 6 tagojn kaj entenas 6 ĉefajn eventojn: bonvenigo, speciala rekomendo de filmoj, projekciado de filmoj, filmforumo, filmmerkato kaj transdonado inter Shaanxi kaj Fujian, kaj aliajn aranĝojn por la filma karnavalo. 



Kun kreskanta internacia influo kaj kultura disvastigo, ĉi-foja filmfestivalo altiris pli ol 3 500 verkojn el 116 landoj kaj regionoj. En la bonveniga evento, estis prezentitaj 17 elektitaj filmoj, inkluzive de 11 longaj filmoj, 3 dokumentaj kaj 3 animaciaĵoj.


Pli ol 500 en- kaj eksterlandaj filmoj estas prezentataj en subĉielaj placoj, kinejoj kaj retaj platformoj.


Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio