Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Brodado malfermas vojon al riĉeco
2020-10-13

1492570838613.jpg


Tongle-vilaĝo sub Sanjiang-a Dong-a Aŭtonoma Gubernio de Liuzhou-urbo, Guangxi, sudokcidenta Ĉinio, estas hejmloko de Yang Tian, heredanto de dong-a brodarto. Dong-virinoj ekde la infaneco lernas de sia patrino brodadon, kaj same faris Yang Tian. Ŝiaj brodaĵoj plurfoje gajnis premiojn, kaj ŝi fariĝis heredanto de loka nemateria kultura heredaĵo (dong-a brodarto).


1126586478_16022413347961n.jpg

Yan Tian (dekstre) instruas al dong-aj virinoj brodadon. (fotita de Guo Yifan, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua)


1126586478_16022413513041n.jpg

Yang Tian martelas tolon por fari dong-an kostumon. (fotita de Guo Yifan, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua)


1126586478_16022413647861n.jpg

94-jara dong-a avino tranĉas papermodelon por brodado. (fotita de Zhao Manjun, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua)


Dong-a brodado havas longan historion kaj ĝiaj konataj desegnaĵoj kiel birdo, besto, floro, herbo kaj aliaj venas de agrikulturo. Per brodado dong-aj virinoj esprimas amon kaj admiron al la naturo.


Por pli bone prezenti la brodarton, Yang Tian kaj ŝiaj familianoj transformis sian domon en muzeon kaj tie instruas brodadon. Tiel ŝi realigas sian revon pri heredigo de la brodarto. Laǔ ŝia diskonigo, en la lastaj jaroj la vilaĝo alprenis la modelon "kompanio plus brodejo plus familioj (precipe la malriĉaj)" kaj organizis heredantojn por trejni lokajn virinojn. Rezulte de tio, nuntempe pli ol 300 familioj, inkluzive de pli ol 50 malriĉaj, laboras pri brodado. Iliaj brodaĵoj estas eksportataj kaj iliaj enspezoj kreskas.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio