Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Aŭstraliaj sciencistoj: la nova koronviruso povas vivi 28 tagojn sur poŝtelefona ekrano
2020-10-13


Laŭ raporto de Global Times publikigita en la 12-a de oktobro, nova esploro farita de Aŭstralio konkludis, ke la nova koronviruso povas vivi dum preskaŭ unu monato sur surfacoj de monbiletoj, vitro ktp.. Usona novaĵ-agentejo Bloomberg News raportis en la 11-a de oktobro, ke sciencistoj de la Aŭstralia Nacia Centro por Kontrolo de Malsanoj klarigis, ke la nova koronviruso estas tre "forta" kaj povas vivi 28 tagojn sur glataj surfacoj, ekzemple poŝtelefonaj ekranoj kaj plastaj monbiletoj, en 20-celsiusgradaj ĉambroj, dum la ordinara gripa viruso povas vivi dum 17 tagoj. La esploro emfazis la riskon de la virusa propagiĝo per monbiletoj, tuŝekranaj aparatoj, teniloj kaj apogiloj.


Tiu esploro ankaŭ mencias, ke la nova koronviruso vivas pli longe en malvarmeta vetero, do la viruso estas pli malfacile regita en vintro kompare kun somero. Vicdirektoro de la centro diskonigis, ke la rezultoj montras, ke la nova koronviruso povas resti infektopova sur surfaco dum longa tempo, do oni devas ofte lavi siajn manojn kaj purigi surfacojn de objektoj. 


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio